miércoles, 31 de agosto de 2016

Mia verkaro, en Esperanto.



Ĉe mia retapaĝo mi ne nur publikigas La libron de la jaro iom post iom en la hispana lingvo, sed aldone en la anglan kaj  en Esperanton. Per tiu maniero mian verkon oni povas koni ene de diversaj kulturoj. Mi ankaŭ povas fiere diri, ke mi publikigas mian tutan verkaron en Esperanto por senpagla legado. Sekve, se oni deziras legi miajn librojn senpage, oni nur devas lerni Esperanton.  :-)  Jes, mi verkas en Esperanto ankaŭ, sed bedaŭrinde mi ne plu havas tempon instrui nian belan kaj utilan lingvon. Por tiu oni trovos multe da kursoj en la reto. Mi nur povas konsili al vi kelkajn, sed mi ne provis ilin, do mi ne scias pri tio, kiu estas la plej bona, rapida, ktp. Surpapere mi provis kaj rekomendas tiun titolitan Curso del idioma internacionalde Miguel Gutiérrez Adúriz, kaj tiun alian, Nuevo método de Esperanto,  de Fernando de Diego, por  avantaĝaj studentoj pri nia lingvo; sed certe oni povas trovi aliajn bonajn kursojn, kiuj estas rekomendindaj, sed mi nur ne povas tion fari ĉar mi ne konas ilin. Se oni deziras pli da informo pri la afero, oni povas viziti la retejon de la Universala Esperanto Asocio, la plej granda kaj malnova organizo, kiu okupiĝas pri Esperanto kaj esperantistoj, el la mondo. 

Kaj jen ĉio, gesamideanoj. Brakumu min, ĉar mi kunhavas al vi miajn pensojn kaj sentojn pere de nia bela kaj utila lingvo. Se vi sekvas min, vi ploros kaj ridos  per la rakontoj kiujn mi diros al vi. 


No hay comentarios:

Publicar un comentario